Join Nostr
2024-08-31 05:38:49 UTC

:evdonia_corner_emblem: Mélani (Melanie) Bjornsdottir (she, ŝi) on Nostr: Ĵulian. Ĵulian. (la alŝutinto nomiĝas «Julian Gastalou») Ĉu vi, vi mem, kun ...

Ĵulian. Ĵulian. (la alŝutinto nomiĝas «Julian Gastalou») Ĉu vi, vi mem, kun viaj kunuloj, tiun ĉi kanton kreis? Laŭdire la vinilmarko ne ekzistas, kaj sia signo estas redakcio de l' signo de America Records, vinilmarko en Francujo - kaj laŭ Thomas Preece la vortordo kaj vortelekto ankaŭ implicas ke Francparolanto, kiu supozeble povas havi vian familian nomon de Gastalou, ĝin kreis.

Do, honestu al mi. Ĉu vi kaj viaj muzikaj kunuloj tiun ĉi kanton kreis? Kaj kiam? Alternativè, ĉu vi vere renkontis tiun ĉi kanton hazarde, sed ne sur vinilo - eble sur komputil', aŭ sur magneta bendo? Neniu hontigos vin, se vi honestas. Krom «credas» oni diras ke la kanto estas lingve sendifekta.