Join Nostr
2024-09-04 20:08:08 UTC

:evdonia_corner_emblem: Mélani (Melanie) Bjornsdottir (she, ŝi) on Nostr: laŭ Technically A He Now ​:puzzle:​ :ffxiv_drk: Oni parolas pri kiel triono da ...

laŭ

Oni parolas pri kiel triono da Gen Z uzas PayPal'on kiel ĉekkonton kaj Patricide volas diri al vi: ne faru tion.

Ri legis komentojn kie oni argumentis ke malriĉuloj DEVAS uzi PayPal'on kiel laŭfaktan ĉekkonton pro io io gig economy io io de salajrfojo al salajrfojo - kaj ri (ĝuste, mi opinias) fajfas, kiom malmulton da mono vi havas, vi ne tenu vian monon, certe ne vian tutan salajron ĉe PayPal, ĉar PayPal povas konfiski kaj ja konfiskos ĉiom da via mono kaj bloki vian konton kiam ajn ĝi volas, kaj absolute ne estas devigita redonu al vi vian monon. Pensu pri ĉiom da via mono, kion vi tenas ĉe PayPal, kiel ostaĝon - vi devas irigi ĝin en alian konton kiel eble baldaŭe.

Patricide malfermis PayPal-konton antaŭ 6 monatoj kaj post ricevante naskiĝdatrevenan monon PayPal decidis ke Patricide estis fraŭdulo kaj tute blokis la konton kaj ĉiom da l' mono en tiu konto.

Patricide volas scii kiom da mono PayPal enspezas pro ŝteli kontbalancojn, ka petas ke enretaj maldekstruloj ne traktas handikapulojn kaj malriĉulojn kvazaŭ ili estus nekompetentaj, nepovaj lerni, pravigitaj decidi malprave, kaj tute senhelpaj.

Eĉ se vi povas kompreni kaj simpatii pri kial iu, je tiuj ĉi cirkonstancoj, farus malbonan decidon kiel tion, vi ne devas leĝitimigi kaj pravigi kial ili rajtas daŭre mempafi en la piedoj ĝis la sensangigo.
People are talking about how one third of Gen Z use PayPal as a checking account and I'm just here to tell you: do not do that